La Voko de Ĥtulho

July 13, 2022 | Author: Anonymous | Category: N/A
Share Embed Donate


Short Description

Download La Voko de Ĥtulho...

Description

 

 

La Voko de Ĥtulho   de H.P. LOVECRAFT, tradukita de Charlotte BURTON kaj Tim RICE, kun helpo de Tim WESTOVER   

 

(Trovita inter la skribaĵoj de la pasinta Franko Vejland Turston, de Bostono)   "El tiaj potencaĵoj aŭ estaĵoj eble estas restanto... restanto de pratempo kiam... la konscio manifestiĝis, ŝajne, en formoj kaj bildoj longe malaperitaj antaŭ la tajdo marŝanta de la homaro... bildoj ke nur poeto kaj legondo kaptis iomete kaj nomis diojn, monstrojn kaj mitajn estaĵojn ĉiuspecajn..."   -Algernon Blackwood   I: Teruraĵo de argilo   La plej granda miserikordio de la mondo, laŭ mia opinio, estas la malpovo de la homaro organizi ĉion en ĝi. Ni vivas en paca insulo de malscio en la malluma maro de la senfineco, kaj oni ne intencis, ke ni vojaĝu for. La sciencoj, ĉiuj laborantaj laŭ siaj propraj celoj, malhelpigis nin nur iomete. Sed iutage, la kunvenigo de scio malfermos la teruran vidon de la realeco kaj nia eta rolo en ĝi. Tiam ni aŭ freneziiĝos aŭ fuĝos el la mortiganta lumo al la paco kaj sekureco de nova malluma aĝo. Teozofoj divenis pri la mirinda, granda kosma ciklo en kiu nia mondo kaj la homaro estas nur etaj pasintaĵoj. Ili aludis al stranga restanto kiu glaciigus la sangon sen la masko de sensenta optimismo. Kvankam ne de ili venis nura videto de la malpermesitaj sciaĵoj kiu maltrankviligas min, kiam mi vekiĝas, kaj ŝtelas mian racion kiam mi sonĝas. Tiu videto, kiel ĉiaj videtaĉoj de la vero, fariĝis per hazarda kunlokigo de disscieroj; ĉifoje el ĵurnala artikulo kaj notoj de jam morta profesoro. Mi esperas ke neniu reatingu tiun scion; certe, se mi vivas, mi neniam donos eron por plenumi tre aĉegan ĉenon. Mi kredas ke la profesoro ankaŭ volis silenti pri sia scio kaj detruus siajn notojn se la morto ne venis al li tre subite. Mia scio pri la afero komenciĝis en la vintro de 1926-1927 ekde la morto de mia praonklo, Gregoro Gamell ANGELL, profesoro emerita de la semida lingvaro ĉe Universitato Brown, en Providenco Roŭd-Insulo. La profesoro famis kiel aŭtoritatulo en la fako de antikvaj skribaĵoj kaj ofte lin konsultis muzeestroj eminentaj; tial lian forpason je lia naŭdekdua jaro eble memoras multaj. Ĉi-loke intereson intensigis la obskureco de lia mortomaniero. La profesoro mortis reveninte de la barko barko Nuport; li falis subite, laŭ vidinto, post trafo per nigrulo de marvojaĝema aspekto kiu venis el strangejo je la kruta monteto kiu mallongigis la vojon el la akvo al la hejmo de la mortintulo sur la strato Williams. Doktoroj ne povis trovi videblan malsanon, sed konkludis post konfuzita kontesto, ke iu obskura lezo kora, pro la rapida grimpo sur tre kruta monteto far tre maljuna ulo, kaŭzis la ekfinon. Tiam, mi ne vidis motivon malkredi la diraĵon, sed poste mi scivolemis - kaj pli ol scivoli. Kiel heredanto, mi devis esplori la skribaĵojn de mia praonklo. Vidvo, li mortis sengefile. Tial, mi movis lian plenan dosieraron al mia loĝejo en Bostono. Multe de tio, kiun mi ordigis, eldonos la Usona Arĥeologiistaro, sed troviĝis tie unu skatolo, kiun mi taksis tre konfuza, kaj kiun mi sentis tre malvola montri al aliaj okuloj. Ĝi estis ŝlosita, kaj ne mi trovis la ŝlosilon ĝis mi ekpensis ekzameni la personan ringon, kiu la profesoro portadis en sia poŝo. Tiam vere mi sukcese malfermis ĝin, sed kiam mi faris tiel, ŝajnis, ke mi alfrontis eĉ aliajn barojn pli firme ŝlositajn. Kion povis signifi la bizara argila bareliefo kaj la nekoheraj skribaĉoj, diraĉoj kaj tranĉoj, kiujn mi trovis? Ĉu mia onklo, en siaj postaj jaroj, ekkredis la plej malprofundajn ideojn? Mi decidis serĉi la ekscentran skupltiston kiu ŝajne malpacigis la menson de maljunulo.

 

La bareliefo estis ortangulaĉo, kiu havis dikon de malpli ol du kaj duono centimetroj kaj areon de proksimume dek-du laŭ dek-kvin centimetroj, kaj estis evidente el moderna origino. Ĝiaj skizoj, tamen, estis for de moderna ŝajninte kaj sugestinte; kvankam la ekŝanĝoj de kubismo kaj futurismo multas kaj frenezas, ili ne ofte rekreas tiun misteran samecon, kiu kaŝas en prahistoria skribo. Kaj ian skribon multaj de ĉi tiuj skizoj ŝajnis; tamen mia memoro, malgraŭ multa familiareco kun la dokumentoj kaj aroj de mia onklo, malsukcesis iel ajn identigi tiun ĉin, aŭ eĉ aludi al ĝiaj plej foraj parencoj. Supr tiuj ŝajnaj hieroglifoj estis bildo bild o kun klare bilda signifo, sed ĝia impresionista skulpto malpermesis klaran ideon pri ĝia naturo. Ŝajnis esti ia monstro, aŭ simbolo kiu reprezentis monstron, de formo kiun nur malsana imago povus koncepti. Se mi dirus, ke mia ioma mania imago donis samtempe bildojn de polpo, drako, kaj homa karikaturo, do mi ne estus malfidela al la spirito de ĝi. Pulpa, palpila kapo sur malbelega kaj skvama korpo kun rudimentaj flugiloj; sed la konturo de la tuto plej vere terurigis. Malantaŭ la bildo estis malklara pensigo de ciklopa arĥitektura fono. La skribo kun ĉi strangaĵo estis, krom ĵurnaleraro, farita per la plej freŝdata skribmaniero de Profesoro ANGELL; kaj ne pretendis belletrecon. La ŝajne precipan dokumenton titolis “ĤTULHO KULTO” per literoj kiuj estis tre zorge skribitaj por preventi eraran legon de tia vorto nekonita. La manuskripto dividiĝis duone, la unua parto titolitiĝis “1925 - Sonĝoj kaj Sonĝinspiritaĵoj de H.A. VILKOKS, 7 Thomas St., Providenco, R.I.” kaj la dua “Rakonto de Inspektisto Johano R. LEGRASSE, 121 Bienville St., Nov-Orleano, La., je 1908 A.A.S. Kunveno - Notoj pri Samo kaj la Rakonto de Profesoro WEBB." La paperoj de la alia manuskripto enhavis nur lakonajn notojn, iuj pri la strangaj sonĝoj de aliaj homoj, iuj citaĵoj el teozofaj libroj kaj ĵurnaloj (notinde Atlantio kaj La Perdita Lemurio de W. SCOTT-ELLIOT) kaj la aliaj komentoj pri longe-daŭrantaj sekretaj societoj kaj kaŝitaj kultoj, kun referencoj al skribaĵoj en tiaj mitaraj kaj antropologiaj libroj, kiaj Ora Branĉo de FRAZER kaj Sorĉist-Kulto en Okcidenta Eŭropo de Sinjorino MURRAY. La ĵurnaleroj plejmulte aludis bizarajn mensmalsanojn kaj ekgrupfrenezecojn aŭ ekgrupmaniojn je la printempo de 1925. La unua duono de la ĉefa dokumento rakontis tre strangan historion. Ŝajnas ke  je la unua de marto de la jaro 1925, maldika maldika malpala junulo neŭroza kaj ekscitita vizitis Profesoron ANGELL portinta la argilan bareliefon, kiu estis tiam tre malseketa kaj freŝa. Lia nomkarto havis la nomon Henri Antoni VILKOKS, kaj mia onklo rekonis lin kiel la plej junan filon de bonega familio konetita al li, kiu lastatempe estis studanta skulptarton ĉe la Rodinsula Lernejo de Dizajno kaj vivanta sole en la Lilifloro-konstruaĵo proksima al tiu institucio. VILKOKS estis fruema junulo de konita genio sed ekscentrega, kaj de lia infaneco ekscitis atenton per la strangaj rakontoj kaj bizaraj sonĝoj, kiujn li rakontemis. Li nomis sin “psike delikatega” sed la seriozaj homoj de la antikva negoca nego ca urbo preteratentis lin kiel nur “stranga.” Neniam miksinta ofte kun lia speco, li falis malrapide el socia videbleco, kaj nun estis konata al nur grupeto da estetikistoj de aliaj urbetoj. Eĉ la Providenca Artklubo, zorga por konservi ĝian konservativismon, trovis lin ja senesperigan. Je la okazo de la vizito, diris la manuskripto de la profesoro, la tajlisto abrupte demandis la helpon de la arkeologia scio de lia gastiganto por identigi la hieroglifojn sur la bareliefo. Li parolis per reva, malflua maniero, kiu sugestis pozon kaj aliigantan kompaton; kaj mia onklo montris iom akrecon respondante, ĉar la evidenta freŝeco de la tabuleto implicis familion kun iu ajn escepte arkeologio. La repliko de juna VILKOKS, kiu imponis mian onklon sufiĉe por

 

kaŭzi lin memori kaj registri ĝin precize, estis de eksterordinare poeta speco al kiu ŝajne kutimis lia tuta konversacio, kaj kiun mi poste trovis tre karakteriza de li. Li diris, “Estas nova, ja, ĉar mi faris ĝin dum la antaŭa nokto en sonĝo de strangaj urboj; kaj sonĝoj estas pli malnovaj ol cerbuminta Tiro, aŭ la pensema sfinkso, aŭ ĝarden-surhavinta ĝ arden-surhavinta Babilono.” Tiam li komencis tiun vageman rakonton, kiu ekaperigis dormantan memoron kaj gajnis la interesegon de mia onklo. Estis tertremeto dum la antaŭa nokto, la plej granda sentita en Novanglujo dum iom da jaroj; kaj la imago de VILKOKS estis akre influita. Kiam li enlitiĝis, li havis senprecedencan sonĝon de grandaj ciklopaj urboj de titanaj blokoj kaj alĉielaj monolitoj, de kiuj gutis verda gelato, ĉio malbonaŭgura kun latenta hororo. Hieroglifoj kovris la murojn kaj kolonojn, kaj de iu nesciita loko sube venis voĉo, kiu ne estis voĉo; ĥaosa sento, kiun nur imago povus ŝanĝi al sono, sed kiun li penis skribi per la preskaŭ neprononcebla konfuzo de literoj, “Ĥtulho fhtagn.”  Tiu vorta konfuzo estis la ŝlosilo de la memoro kiu ekscitis kaj ĝenis Profesoron  ANGELL. Li demandis al la skulptisto skulptisto kun scienca detalo; kaj studis kun preskaŭ freneza intenseco la bareliefon super kiu la junulo trovis sin laborinta, frosta kaj surhavinta nur siajn noktovestojn, kiam veko venis konfuze al li. Mia onklo kulpigis sian maljuneco, VILKOKS poste diris, pri lia malrapideco por rekoni ambaŭ hieroglifojn kaj bildan desegnon. Multaj da liaj demandoj ŝajnis ege neatenditaj al sia vizitinto, speciale tiuj, kiuj penis ligi lin kun strangaj kultoj aŭ societoj; kaj VILKOKS ne povis p ovis kompreni la rediritajn promesojn de silento, kiuj estis donitaj al li kontraŭ konfeso pri aneco en ia disvasta mistika aŭ pagane religia anaro. Kiam Profesoro ANGELL konvinkiĝis ke la skulptisto ja ne konis ian kulton aŭ sistemon de enigma enig ma historio, li sieĝis sian vizitinton per postuloj pri estontaj rakontoj de sonĝoj. Ĉi tiu fruktis ofte, ĉar post la unua intervjuo la manskripto rakontas ĉiutagajn vizitojn de la junulo, dum kiuj li rakontis surprizajn fragmentojn de noktaj bildoj kies ŝarĝo ĉiam estis ia terura ciklopa domego de malluma kaj malseka ŝtono, kun subtera voĉo aŭ inteligento kriis monotone enigmajn sensbatojn, kiuj estis neskribeblaj escepte de kiel galimatio. La du sonoj, kiuj estis plej ofte rediritaj estis tiuj, kiuj reprezentiĝis per la literoj ““Ĥtulho Ĥtulho”” kaj “R’ljeh “R’ljeh.” .” Je la 23a de marto, la manuskripto pludiris, VILKOKS ne aperis; kaj demandoj ĉe lia loĝejo malkovris ke li ekmalsaniĝis pro nekonita speco de febro kaj ekloĝis en la domo de sia familio ĉe Strato Waterman. Li ekkriis dum la nokto, vekinta kelkajn aliajn artistojn en la konstruaĵo, kaj montris ekde tiam nur ŝanĝiĝoj de senkonscio kaj deliro. Mia onklo tuj telefonis la familion, kaj ekde tiam zorge atentis la aferon; vizitis ofte ĉe la oficejo ĉe Thayer Strato de Dro TOBEJ, kiu, li lernis, estris. La febra menso de la junulo, verŝajne, restis ĉe strangaĵoj; kaj la doktoro tremis de tempo al tempo dum li parolis pri ili. Ili inkluzivis ne nur rediron de tio, kion li antaŭe sonĝis, sed tuŝis freneze egegan aĵon “mejloj alta, kiu marŝaĉis aŭ sin trenis. Li neniam tute priskribis tiun aĵon, sed maloftaj timegaj vortoj, kiujn D-ro TOBEJ rediris, konvinkis la profesoron ke certe estis sama kiel la sennoma teruraĵo, kiun li provis montri per lia sonĝskulptaĵo. Mencio de tiu, pludiris la doktoro, nepre antaŭis la reekletargion de la junulo. Lia temperaturo, strange, ne ege altis; sed lia tuta stato estis alia ol vera febro kaj ne mensmalsano. Je la 2a de aprilo, je proksimume la 15a horo, ĉiu montro de la malsano de VILKOKS tuj ĉesis. Li eksidis sur lia lito, surprizita trovi sin hejme, kaj tute ne scis pri kio okazis sonĝe aŭ reale ekde la nokto de la 22a de marto. Deklaris lia doktoro ke li sanis, kaj li reiris al sia loĝejo post tri tagoj; sed laŭ Profesoro ANGELL, li ne plu taŭgis. Ĉiu montro de strangaj sonĝoj malaperis kiam li resaniĝis, kaj mia onklo ne registris liajn noktpensojn post po st semajno de

 

sentaŭgaj kaj negravaj rakontoj de tre ordinaraj fantazioj. Tie ĉi finiĝis la unua parto de la manskripto, sed mencioj de iom da la disaj notoj donis al mi multon pripensi - tiom, fakte, ke nur la profunda skeptikismo, kiu tiam formis mian filozofon, povas ekspliki mian pluan malfidon pri la artisto. La notoj estis tiuj, kiuj priskribis la sonĝoj de aliaj homoj dum la sama tempo dum kiam juna VILKOKS havis siajn strangajn okazojn. Mia onklo, ŝajne, rapide komencis grandegan forsternitan demandaron inter preskaŭ ĉiuj la amikoj, al kiuj li povis demandi sen malĝentileco, petinta noktajn rakontojn de iliaj sonĝoj, kaj la datojn de iuj ajn notindaj sonĝoj freŝdataj. La respondoj al lia demando malsamis; sed li almenaŭ certe ricevis pli da respondoj ol iu ajn povus organizi sen sekretario. Ĉi tiu originala konversacio ne estis konservata, sed liaj notoj formis fundan kaj ja grandan paĝaron. Ordinaraj homoj en socio kaj negoco - la tradicia simpla popolo de Novanglujo - donis preskaŭ neniom da rezultoj, kvankam kelkaj okazaĵoj de nervozigaj sed senformaj noktaj impresoj aperis disemitaj, ĉiam inter la 23a de marto kaj la 2a de aprilo - la daŭro de la deliro de VILKOKS. Sciencemulojn influis nur ete pli, sed kvar okazaĵoj de malklaraj priskriboj sugestis kaŝemajn videtojn de strangaj landvidaĵoj, kaj en unu menciiĝis teruro pri io malordinara. De la artistoj kaj la poetistoj la aktualaj respondoj venis, kaj mi sciis ke paniko disiĝus se ili povis kompari siajn notojn. Komence, sen la originalaj leteroj, mi preskaŭ kredis ke la kompilinto demandis sugestajn demandojn aŭ eble redaktis la konversaciojn laŭ kiu li latente volis vidi. Tial mi plue sentis ke VILKOKS, iel sciinta la malnovan datumon, kiun posedis mia onklo, trompis al la veterana sciencisto. Ĉi tiuj respondoj de estetikistoj diris ĝenan rakonton. De la 28a de februaro ĝis la 2a de aprilo, ege multe da ili sonĝis strangege, la forto de la sonĝoj fariĝis pli forte dum la daŭro de la deliro de la skulptisto. Pli ol kvarono da tiuj, kiuj rakontis ion ajn, rakontis scenojn aŭ duon-sonojn ne malsimilajn ol tiuj, kiujn VILKOKS rakontis; kaj iom da la sonĝintoj konfesis akran timon antaŭ la egega sennomulo, kiu estis videbla proksime al la fino. Unu afero, kiun la noto priskribas emfaze, estis tre trista. La temo, arkitekto bone konita kun tendencoj al teozofio kaj okultismo, forte freneziĝis je la tago de la apopleksio de juna VILKOKS, kaj mortis post kelkaj monatoj da senĉesaj kriadoj ke iu konservu lin de ia eskapita inferulo. Se mia onklo indikis ĉi tiujn aferojn per nomoj anstataŭ nur per nombroj, mi provus konversacii kun ili kaj esplori sed kiel ĝi estis, mi sukcese trovis nur kelkajn. Sed ĉiom da tiuj donis la tuta notaro. Mi ofte scivolis se ĉiom da la demantitoj de la profesoro sentis tiel konfuzitaj, kiel ĉi tiu parto sentis. Bonas ke nenia ekspliko iam ajn atingos ili. La ĵurnaleraro, kiel mi sugestis, tuŝis aferojn panikajn, maniajn, aŭ bizarajn dum tiu tempo. Profesoro ANGELL ŝajne dungis tondistaron, ĉar la nombro da tonditaj artikoloj estis multega kaj la fontoj estis el la tuta mondo. Jen nokta memmortigo ĉe Londono, kie sola dorminto saltis de fenestro post ŝoka krio. Jen simile longa letero al la redaktisto de ĵurnalo en Sudameriko, kie frenezulo antaŭdiris aĉan estontecon pro vizioj, kiujn li vidis. Skribo el Kalifornio priskribis kolonion teozofan, kiu surmetis blankajn robojn amase por ia “glora plenumo,” kiu neniam venis, kaj skriboj el Barato parolas garde pri grava indiĝena malkvieto je la fino de marto. Voduaj orgioj multiĝis en Haitio, kaj Afrikaj pikedoj raportis malbonaŭgurajn flustrojn. Oficiroj de Usono en la Filipinoj trovis ke certaj triboj ĝenemis tiam, kaj policojn en Novjorko ekatakis histeriaj levantanoj je la nokto de la 22a kaj 23a de marto. Okcidenta Irlando ankaŭ estis plena de onidiroj kaj legendo, kaj fantasta pentristo nomita ARDOIS-BONNOT montris blasfeman “Sonĝa Pejzaĝo” en la Pariza printempa salono de 1926. Kaj tiom multnombra estas la raportitaj ĝenaĵoj en frenezulejoj, ke nur miraklo malebligis, ke la kuracistaro rimarku

 

strangajn similecojn kaj trovu konfuzajn konkludojn. Stranga aro de ĵurnaleroj, fine; kaj mi hodiaŭ apenaŭ povas imagi la senzorga racionalismon per kiu mi formetis ilin. Sed mi tiam estis konvinkita, ke juna VILKOKS sciis pri la pli malnovaj aferoj, kiujn menciis la profesoro.   II. La Rakonto de Inspektoro LEGRASSE   La pli malnovaj aferoj, kiuj gravigis la sonĝon kaj bareliefon de la skulptisto al mia onklo, plenigis la duan duonon de lia longa manuskripto. Unufoje antaŭe, ŝajnas, profesoro ANGELL vidis la inferajn konturojn de tiu ĉi sennoma monstro, pripensis la nekonatajn hieroglifojn, hie roglifojn, kaj aŭdis la malbonaŭgurajn silabojn, kiuj povas esti literumataj “Ĥtulho “Ĥtulho”; ”; kaj ĉio ĉi en tiom emocianta kaj terura ligo -- ne estas mirinda ke li ĉasis junan VILKOKS kun demandoj kaj postuloj pri informo. La pli frua renkonto estis je 1908, dek sep jarojn antaŭe, kiam la Usona Arĥeologiistaro kunvenis je sia jara renkonto en Sankta-Luiso. Profesoro ANGELL, laŭ sia aŭtoritato kaj atingoj, elstaris dum la tuta afero kaj estis e stis la unua konsultita pri spertaĵoj kaj pravigo por multaj kiuj alvenis al la renkontiĝo. La ĉefa veninto, kaj baldaŭ la ĉefa demandcelo de la renkonto, estis ordinaraspekta mezaĝa viro kiu vojaĝis longe de Nov-Orleano por lerni tion, kio ne povas lerniĝi ie ajn. Li nomiĝis Johano Rajmond LEGRASSE kaj li estis polica inspektoro. Kune kun li, li alportis la celon de sia studado: groteska, aĉa, kaj ŝajne tre aĝa statueto kies devenon li neniel konis. Neniu devas pensi ke la inspektoro havis eĉ etan intereson pri la arĥeologio. Kontraŭe, lia scivolo elvenis de pure profesiaj konsideroj. La statueto, idolo, fetiŝo, ne gravis ĝia vera identeco, kaptiĝis antaŭ monatoj je la arboplenaj marĉoj sudaj de Nov-Orleano dum persekuto kontraŭ ŝajna vodua kunveno; kaj tiom unikaj kaj aĉegaj estis la ritoj rilate al ĝi, ke la policoj devis ekscii ke ili trovis fian kulton tute nekonatan al ili, kaj senfine pli diablan ol eĉ la plej nigra de la Afrikaj voduaj rondoj. Pri ĝia deveno, krom la frenezaj kaj nekredeblaj rakontoj de la kaptitaj anoj, tute nenion li povis malkovri; tial la maltrankvilo de la policoj por ia ajn praa historio, kiu eble helpus trovi la devenon de la timinda simbolo, kaj per ĝi, spuri la kulton al ĝia fonto. La inspektoro ne pretis vidi la intereson kiun allogis lia alportito. Unu rigardo sufiĉis ekciti la sciencistaron, kaj ili tuj ĉirkaŭis lin por vidi la figureton kies plena strangeco kaj abisma malnoveco aludis novajn kaj nekonitajn vidojn. Neniu rekonis la skolon de skulptado kiu donis animon al tiu terurinda objekto, tamen ŝajne miljaroj registriĝis sur la malhela, verdema surfaco de la neidentigebla ŝtono. La figureto, kiu pasiĝis de homo al homo rigardite tre zorge, havis altecon de inter deksep kaj du-dek centimetroj. Ĝi estis tre delikate farita. Ĝi montris monstron de ŝajne antropoda formo, sed kun polpa kapo kies vizaĝo estis amaso da tentakloj, kun skvama kaĉukaspekta korpo, grandaj ungegoj ĉe ĉiu de la kvar piedoj, kaj longaj, mallarĝaj flugiloj malantaŭe. Ĉi tiu, kiu ŝajnis plena de timinda kaj malnaturala malico, montris ian pufan dikecon, kaj kalkansidis fie sur ortangula bloko kovrita per nekompreneblaj simboloj. La pintoj de la flugiloj tuŝis la malantaŭan randon de la bloko, la postaĵo estis ĉe la centro, kaj la longaj arkaj ungegoj de la kaŭrantaj malantaŭaj kruroj tenis la antaŭan randon kaj etendiĝis malsupren preter kvarono de la blokalteco. La polpa kapo klinis antaŭen tiel, kiel la pintoj de la vizaĝaj tentakloj tuŝetis la dorsojn de la grandaj antaŭpiedoj, kiuj tenis la levitajn guenojn. La tuto aspektis nenormale

 

viva, kaj estis pli subtile timinda ĉar ĝia deveno estis tute nekonita. Ĝian grandan, mirindan, kaj nekalkuleblan aĝon oni ne povis miskompreni; sed ne unu ligon ĝi montris kun ia ajn konita arto de la juneco de civilizeco - nek ja kun iam ajn alia. Tute aparta, eĉ ĝia materio estis enigmo; ĉar la sapa, verdema-nigra ŝtono kun ĝiaj oraj aŭ irizaj grajnoj kaj strioj similis al nenio, kion konis geologio aŭ mineralogio. La signoj ĉe la bazo estis egale konfuzintaj. Neniu ĉeestinto, malgraŭ prezento de duono da la spertulojn de la mondo, povis formi la plej malgrandan ideon pri eĉ ilia plej fora lingva familio. Ili, kiel la ulo kaj materio, apartenis al io terure fora kaj malsimila ol homaro kiel ni konas ĝin; io, kio timinde sugestis malnovajn kaj malsanktajn vivciklojn en kiuj nia mondo kaj niaj komprenoj havas nenian parton. Kvankam, dum la anoj skuis siajn kapojn kaj konfesis malvenkon kontraŭ la problemo de la inspektoro, estis unu viro en la aro, kiu suspektis iomete da bizara familiareco en la monstra formo kaj skribo, kaj kiu tiam diris malmemfide pri la stranga bagatelo, kiun li sciis. Ĉi tiu estis la pasinta Williamam Channing WEBB, profesoro de antropologio ĉe Princeton Universitato, kaj esploristo notinda. Profesoro WEBB, malpli ol kvardek ok jaraĝa, turneis Gronlandon kaj Islandon por trovi certajn runajn surskribojn, kiujn li ne sukcesis malkovri; kaj dum li estis alta ĉe la marbordo de okcidenta Gronlando, renkontis li solan tribon aŭ kulton de degenerintaj eskimoj kies religio, stranga formo de diablismo, frostigis lin pro ĝia vola sangavido kaj mallogo. Estis kulto, kiun la aliaj eskimoj konis iomete, kaj kiun ili mencis nur tremante, dirinte ke ĝi devenis de terure praaj eonoj, antaŭ eĉ la kreo de la mondo. Krom sennomaj ritoj kaj homaj buĉoferoj estis certaj heredaj ritoj adresitaj al estra plejaĝa diablo, aŭ tornasuk ; kaj ĉi tion Profesoro WEBB zorge kopiis fonetike de grandaĝa angekok  aŭ  aŭ sorĉist-pastro, skribinte la sonojn per romaj literoj tiel bone kiel li povis. Sed nun plej grava estis la fetiĉo, kiun ĉi tiu kulto adoris, kaj ĉirkaŭ kiu ili dancis dum la aŭroro saltis alte super la glaciklifoj. Estis, la profesoro diris, kruda bareliefo de ŝtono, enhavinte malbelegan bildon kaj ian enigman skribon. Kaj laŭ lia memoro, ĝi pli-malpli similis ĉiel la bestan objekton nun antaŭ la anaro. La datumo, ricevita kun suspenso kaj surprizo de la anaro, duoble ekscitis Inspektoron LEGRASSE; kaj li tuj ekmetis demandojn al lia informinto. Notinte kaj kopiinte parolan riton de d e la marĉaj kultantoj, kiujn arestis liaj policistoj, li petis ke la profesoro memoru, tiel bone kiel li povis, la silablojn registritajn meze de la diabolanaj eskimoj. Poste sekvis plena komparo de detaloj, kaj momento de ja mira silento, kiam inspektoro kaj sciencisto konsentis pri la identeco de la vortgrupo komuna al la du inferaj ritoj, tiom mondaj da distanco foraj. Kion, pli-malpli, ambaŭ la eskimaj sorĉistoj kaj la Luizianaj marĉ-pastroj skandis al iliaj propraj idoloj estis io tre simila je ĉi tio - la vortfinoj diveniĝis de la tradicia paŭzoj en la vortgrupo dum oni skandis ĝin aŭde: “F’nglui mglŭ’nafh Ĥtulho R’ljeh ŭgah’nagl fhtagn.” fhtagn.” LEGRASSE havis ion, kion ne havis Profesoro WEBB, ĉar kelkaj da liaj aĉaj kaptitoj  jam diris al li tion, kion la pli maljunaj adorintoj diris ke la vortoj signifas. Ĉi tiu frazo, kiel ĝi estis skribita, diris ion kiel: “En sia domo ĉe R’ljeh, morta Ĥtulho atendas sonĝante. sonĝante.”” Kaj nun, respondinte al ĝeneralaj ĝ eneralaj kaj aktualaj petoj, Inspektoro LEGRASSE rakontis tiel plene, kiel ebla sian renkontiĝon kun la marĉ-kultantoj; rakontis historion, al kiu mi povis vidi ke mia onklo ligis profundan gravecon. Pensigis onin pri la plej nenormalaj sonĝoj de mit-kreinto kaj teozofo, kaj rivelis surprizan gradon de kosma imago meze de tiaj parioj, el kiuj oni neniam atendus tian scion.

 

Je la 1a de novembro, 1907, venis al la polico en Nov-Orleano urĝa alvoko el la marĉa kaj laguna regiono sude. La loĝantoj tie, plejmulte sovaĝaj sed bonkoraj idoj de tiuj, kiujn estris Lafitte, nokte eksentis akran teruron pri io nekonita. Estis sorĉo, ŝajne, sed sorĉo de pli terura speco ol ili iam ajn konis; kaj iom da iliaj virinoj kaj geinfanoj malaperis ekde kiam la malbena kongao komencis sian senĉesan sonadon profunde en la nigra hantita arbaro, kie neniu loĝanto veturis. Estis frenezaj krioj kaj timindaj kriegoj, mallumaj skandoj minacintaj, kaj diablaj flamoj dancintaj; kaj, pludiris la tima mesaĝisto, la homoj povis toleri ĝin ne plu. Do grupo da dudek policistoj, pleninta du kaleŝojn kaj aŭton, ekveturis je la malfrua posttagmezo kun la treminta loĝinto kiel gvidinto. Ĉe la fino de la pasebla vojo ili elveturiliĝis, kaj marŝis kilometrojn silente tra la timindaj cipresaroj, kien taglumo neniam venis. Malbelaj radikoj kaj malbenaj ŝnurmaŝoj de usneoida tilandsio batis ilin, kaj de tempo al tempo malseka ŝtonaro aŭ parto da putra muro pliigis, per ĝia sugesto de morta enloĝanto, malgajon, kiun ĉiu misformita arbo kaj funga insuleto kune kreis. Post iam ia m la loĝintaro, dometaĉaro, ekvidiĝis; kaj frenezaj loĝintoj kuris por grupiĝi ĉirkaŭ la lanternaro. La mallaŭta sono de kongaoj nun estis iomete aŭdebla for antaŭe; kaj terura kriego venis malofte, kiam la vento ŝanĝis sian direkton. Ruĝema lumo ankaŭ ŝajne filtris tra la pala vegetaĵaro preter senfinaj vojoj de arbara nokto. Malfeliĉaj eĉ esti denove lasataj , ĉiu de la timaj loĝintoj malkonsensti movi eĉ iomete pli proksime al la malsankta adorejo, do Inspektoro LEGRASSE kaj liaj dek dek-naŭ -naŭ kunlaborintoj plumarŝis sen gvidanto en nigrajn terurejojn, kiujn neniu el ili jam tramarŝis. La regiono, kiun la policistoj nun eniris, estis de tradicie malbona reputacio, kiun blankuloj ege nek konis nek trapasis. Estis legendoj pri kaŝita lago, kiun mortemaj o okuloj kuloj neniam vidis, en kiu loĝis granda, senforma blanka polipa ulo kun lumaj okuloj; kaj loĝintoj flustris ke diabloj kun flugiloj vespertaj flugis el kavernoj sub la tero por adori ĝin meznokte. Oni diris ke ĝi estis tie antaŭ D’IBERVILLE, antaŭ LA SALLE, antaŭ la indiĝenoj, kaj antaŭ eĉ la sanaj bestoj kaj birdoj de la arbaro. Estis koŝmareco mem, kaj vidi ĝin estis morti. Sed ĝi sonĝigis homojn, do ili sciis sufiĉe, ke ili restis for. La nuna sorĉa orgio estis ja ĉe la plej fora limo de la malŝatita areo, sed tie estis sufiĉe malbona; tial eble la loko de la adoro timigis la loĝintojn pli ol la ŝokaj sonoj kaj okazoj. Nur poezio aŭ frenezeco povus priskribi la sonojn, kiujn aŭdis la kunuloj de LEGRASSE dum ili plumarŝis tra la nigra vegetaĵaro al la ruĝa lumo kaj la foraj kongaoj. Ekzistas voĉajn ecojn homajn kaj voĉajn ecojn bestajn, kaj terurigas aŭdi unu kiam la voĉanto devas doni la alian. Besta furiozeco kaj orgia libero ĉi tie frenezigis sin per tirbojoj kaj bojintaj ekstazoj kiuj movis kaj sonis tra tiu nokta arbaro kvazaŭ pestaj tempestoj de la profundeco de inferno. De tempo al tempo, la malpli organizita ululado ĉesis, kaj de ŝajne sperta ĥoro de raŭkaj voĉoj sonis kiel kanta devizo tiun aĉan frazon aŭ riton: “F’nglui mglŭ’nafh Ĥtulho R’ljeh ŭgah’nagl fhtagn.” fhtagn.” Tiam la policistoj, kiam ili trovis lokon kie la arbaro estis malpli densa, subite ekvidis la aferon mem. Kvar el ili tremis, unu svenis, kaj du ekkriis time, sed tiun sonon la freneza sonarego de la orgio bonŝance dronis. LEGRASSE ĵetis marĉan akvon sur la vizaĝon de la viro, kiu svenis, kaj ĉiuj staris tremante, preskaŭ hipnotigitaj per teruro.   En natura maldensejo de la marĉo estis herboriĉa insulo kun areo de proksimume kvar kvadrataj kilometroj, sen arboj, kaj tolereble seka. Sur ĉi tio saltis kaj serpentis bando da homa nenormaleco pli nepriskribebla ol iu ajn krom SINE aŭ ANGAROLA povus pentri. Sen vestoj, ĉi tiu hibrida idaĉo iais, muĝegis, kaj tordiĝis ĉirkaŭ granda fajrego ringforma; meze de tio,

 

montrita per maloftaj breĉoj en la flama kurteno, staris granda granita monolito pli ol du metrojn alta, sur kio, malkongrue kun ĝia eteco, restis la aĉa tajlita stauteto. Sur larĝa rondo rond o de dek trabaĵoj, starigitaj kun la sama distanco inter ĉiuj kaj kun la flam-ĉirkaŭita monolito ĉe la centro, pendis, kapoj malsupre, la strange vunditaj korpoj de la senhelpaj loĝantoj, kiuj malaperis. En ĉi tu rondo la ringo da kultantoj saltis kaj bruis, movintaj dekstrume en senfina diboĉaĵo inter la korpoj kaj la fajroringo. Eble nur estis imagemo kaj eble eb le nur estis eĥoj, kiuj igis viron, eksciteman hispanon, kredi ke li aŭdis antifonajn respondojn al la rito el ie fora kaj malluma, pli profunda en la arbaro de legendo kaj teruro. Ĉi tiun, Josef D. GALVEZ, mi poste renkontis kaj pridemandis; kaj mi trovis lin distre imageman. Li ja eĉ sugestis la softan sonon de flugilegoj kaj videton de lumaj okuloj kaj grandega blanka aĵo preter la plej foraj arboj - sed mi supozas ke li aŭdis tro multe da indiĝena superstiĉo. Vere, la terura paŭzo de la viroj estis relative mallonga. Devo pligraviĝis; kaj malgraŭ ke estis preskaŭ cent aĉaj celebrintoj en la amaso, la policistoj fidis siajn pafilojn kaj marŝis rezolute en la naŭza vojo. Dum kvin minutoj, la rezultaj sonado kaj ĥaoso estis nepriskribeblaj. Frenezajn batojn batis, pafjon pafis, kaj eskapojn faris; sed fine, LEGRASSE povis kalkuli kvardek-sep malfeliĉajn kaptitojn, kiujn li vestigis rapide kaj linigis inter du vicojn da policistoj. Kvin el la kultintoj kuŝis mortaj, kaj du d u profunde vunditajn forportis siaj kunkaptitoj sur improvizitaj brankardoj. La statuaĉon sur la monolito, memkompreneble, zorge prenis p renis kaj forportis LEGRASSE. Ekzamenitaj ĉe stabjeo post vojaĝo de forta streĉo kaj laceco, la kaptitoj ĉiuj ŝajnis esti viroj tre aĉaj, miksrasaj, kaj mense malŝatindaj. La plej multo estis ŝipistoj, kaj iomete da negruloj kaj mulatoj, plej multe kariboj aŭ kaboverdanoj, donis iomete da Voduismon al la diversa klubo. Sed antaŭ oni multajn demandojn faris, iĝis klara ke ion tre pli profundan kaj pli aĝan ol negra fetiĉismo koncernis. Malgraŭ ke ili estis aĉaj kaj stultaj, la uloj tenis surprize firme la plej gravan ideon de sia malŝatinda espero. Ili adoris, laŭ si, la Grandajn Gra ndajn Oldulojn, kiuj vivis dum epokoj antaŭ ekzistis iuj ajn homoj, kaj kiuj venis al la juna mondo el la ĉielo. Tiuj olduloj nun forestis, en la tero kaj sub la maro; sed iliaj mortaj korpoj babilis siajn sekretojn per sonĝoj al la unuaj homoj, kiuj komencis kultadon, kiu neniam mortis. Jen estis tiu kulto, kaj la kaptitoj diris ke ĝi ĉiam ekzistis kaj ĉiam ekzistos, kaŝata en foraj aĉejoj kaj mallumaj lokoj tra la mondo ĝis tiam, kiam la granda pastro Ĥtulho, el lia malluma domo en la potenca urbo R’ljeh sub la akvoj, leviĝos kaj resubpremos la mondon. Iam li vokus, kiam la steloj pretus, kaj la sekreta kulto ĉiam atendus liberigi lin. Dume nenio pli devas estis dirata. Ekzistis sekreto, kiun eĉ torturo ne povis eltiri. Homoj ne estis ja la nuraj konsciuloj en la mondo, ĉar formoj elvenis el la mallumo por viziti kelkajn fidelulojn. Sed tiuj ne estis la Grandaj Olduloj. Neniu iam ajn vidis la Oldulojn. La tajlita idolo estis la granda Ĥtulho, sed neniu povas diri ĉu la aliaj estas tute kiel li. Neniu povis legi la antikvan skribaĵon nun, sed oni diris ion voĉe. la skandita rito ne estis la sekreto - tion oni neniam parolis, nur flustris. La skando signifis nur jenon: “En sia domo ĉe R’ljeh, morta Ĥtulho atendas sonĝante.” Nur du kaptitoj ŝajnis sufiĉe mense sanaj por esti pendumotaj, kaj la certerajn oni sendis al diversaj mensmalsanulejoj. Ĉiuj malkonfirmis sian partoprenon en la ritaj mortigoj kaj diris ke la mortigojn faris Nigraj Flugiluloj, kiuj alvenis al ili el sia nememorebla kunvenejo en la hantata arbaro. Sed pri tiaj enigmaj kunlaborantoj oni nenian kompreneblan rakonton povis akiri. Tio,

 

kion la policistoj ja malkovris, estis de grade aĝa mestizo nomita Kastro, kiu diris ke li velis al strangaj havenoj kaj parolis kun nemortintaj estroj de la kulto en la montoj de Ĉinujo. Maljuna Kastro memoris iom da malbena legendo, kiu negravigis la spekulativojn de teozofoj kaj montris ke homaro kaj la mondo estas ja freŝa kaj pasema. Estis epokoj kiam aliaj Uloj regis sur la tero, kaj Ili havis grandajn urbojn. Restaĵojn de Ili, li diris ke la senmortaj ĉinoj diris al li, oni ankoraŭ povis trovi kiel ciklopajn ŝtonojn sur insuloj sur la Pacifiko. Ili ĉiuj mortis dum egaj epokoj antaŭ homaro venis, sed estis agoj, kiuj povis revivigi Ilin kiam la steloj denove venos al la ĝustaj lokoj en la ciklo de eterno. Ili mem ja venis de la steloj kaj kunportis Siajn bildojn kun Si. Ĉi tiuj Grandaj Olduloj, pludiris Kastro, ne estis tute faritaj de karno kaj sango. Ili havis formon - ĉu tiu stel-farita bildo ne pruvis ĝin? - sed tiu formo ne konsistis el materio. Kiam la steloj ĝustus, Ili povus subiri de mondo al mondo el la ĉielo; sed kiam la steloj malĝustus, Ili ne povus vivi. Sed kvankam Ili ne vivus plu, Ili neniam ja mortus. Ili ĉiuj kuŝis en ŝtonaj domoj en Sia granda urbo R’ljeh, sekurigitaj per la sorĉoj de la potenca Ĥtulho por glora reviviĝo kiam la steloj kaj la tero denove pretus por Ili. Sed tiam, ia potenco ekstera devs liberigi Siajn korpojn. La sorĉoj, kiuj sekurigus Ilin, ankaŭ malebligus, ke Ili agu unue, kaj Ili nur povus resti vekaj en la mallumo kaj pensi dum nekalkulataj milionoj da jaroj pasus. Ili sciis ĉion, kio okazis en la universo, sed Ilia parolmetodo estis elsendataj pensoj. Eĉ nun ili parolis de Siaj tomboj. Kiam, post eternoj da ĥaoso, la unuaj homoj venis, la Grandaj Olduloj parolis al la sentemaj homoj per sonĝoj, ĉar nur tiel povus Ilia lingvo aliri al la karnaj mensoj de mamuloj. Tiam, flustris Kastro, tiuj unuaj homoj formis la kulton ĉirkaŭ idoletoj, kiujn la Olduloj montris al ili, idoloj alportis al mallumaj lokoj el mallumaj steloj. Tiu kulto neniam mortus ĝis la steloj denove ĝustiĝus, kaj la sekretaj pastroj prenus grandan Ĥtulhon el Sia tombo por revivigi Siajn estratojn kaj rekomenci Sian regon de la tero. La tempo estus facile konata, ĉar tiam homaro estiĝus kiel la Grandaj Olduloj, liberaj kaj sovaĝaj kaj super bono kaj malbono, leĝojn kaj etikon deĵetus, kaj ĉiuj homoj krius kaj mortigus kaj ĝojus ĝue. Tiam la liberigitaj Olduloj instruus al ili novajn metodojn por krii kaj mortigi kaj ĝoji kaj sin ĝui, kaj la tuta mondo ekflamus en amasmurdo ekstaza kaj libera. Dume la kulto, per ĝustaj ritoj, devas vivadigi la memoron de tiaj malnovegaj manieroj kaj venigi la antaŭdiron de ilia reveno. Dum la praa tempo, elektitaj homoj parolis kun la tombitaj Olduloj sonĝe, sed tiam io okazis. La granda ŝtona urbo R’ljeh, kun siaj monlitoj kaj tombegoj, subakviĝis sub la ondoj; kaj la profundaj akvoj, plenaj de la unu sovaĝa enigmo tra kiu eĉ penso ne povas trapasi, haltigis la spiritan diskuton. Sed memoro neniam mortis, kaj ĉef-pastroj diris ke la urbo releviĝus kiam la steloj ĝustus. Tiam venis el la tero la nigraj spiritoj de tero, ŝimaj kaj ombraj kaj plenaj de mallumaj onidiroj akiritaj de kavernoj sub forgesitaj marfundoj. Sed pri ili, maljuna Kastro timis multon paroli. Li haltigis sin rapide, kaj neniom da persvado aŭ subtileco povis ellogi pli pri ili.  Ankaŭ la grandceo grandceo de  de la Olduloj li strange rifuzis mencii. Pri la kulto, li diris ke li kredis ke la centro estis inter la senvojaj dezertoj de Arabujo, kie Irem, la Urbo de Pileroj, sonĝas kaŝita kaj netuŝata. Ne estis alianciĝis al la Eŭropa sorĉist-kulto, kaj estis preskaŭ nekonata al tiuj, kiuj ne estis anoj. Nenia libro iam ajn ja sugestis ĝin, sed la senmortaj ĉinoj diris ke estas dusencaĵoj en la Nekronomiko Nekronomiko de  de la freneza Arabo Abdul ALHAZRED, kiujn la iniciitoj povus legi kiel ili volus, precipe la ofte-diskutita distiko:   “L’ eterne dormant’ kontraŭ mort’ havas forton.

 

La stranga epoko mortigos la morton.”    LEGRASSE, ja presita, kaj tre konfuzita, demandis vane pri la historiaj kuniĝoj de la kulto. Kastro, verŝajne, diris veron kiam li diris ke estis tute sekreta. La estroj ĉe la Tulana universitato ne povis klarigi aŭ kulton aŭ bildon, kaj nun ĉi tiu detektivo alvenis al la plej lertaj sciantoj en la nacio kaj renkontis ne pli ol la Gronlanda rakonto de Profesoro WEBB. La febra intereso ĉe la kunveno pri la rakonto de LEGRASSE, konfirmita per la statueto, estas priskribita en la sekva korespondado de la ĉestintoj; sed preskaŭ neniuj mencioj troviĝas en la oficialaj eldonoj de la societo. Singardo estas la unua zorgo de tiuj, kiuj kutime vidas ĉarlatanaĵon kaj friponaĵon. LEGRASSE iam pruntis la bildon al Profesoro WEBB, sed je la morto de la profesoro, ĝin redonis al li kaj restas en lia posedo, kie mi vidis ĝin antaŭ nelonge. Estas vere terurindaĵo, kaj neerareble rilata al la sonĝ-skulptaĵo de juna VILKOKS. Ke mian onklon ekscitis la rakonto de la skulptisto mi ne miris, ĉar kiaj pensoj certe venus kiam oni aŭdas, post kion LEGRASSE lernis pri la kulto, pri sentema junulo, kiu sonĝis sonĝis   ne nur la bildon kaj la precizajn hieroglifojn de la marĉ-trovitaĵo kaj la Gronlanda diabla tabuleto, sed trovis en liaj sonĝoj   almenaŭ almenaŭ tri da la samaj vortoj de la frazo dirita same de Eskimaj diablistoj kaj hibridaj Luiziananoj? Ke Profesoro ANGELL tuj komencis demandaron plej fundan estis tre komprenebla; sed al mi mem mi pensis ke juna VILKOKS eble aŭdis pri la kulto iel kaj mensogis pri siaj sonĝoj por altigi kaj pluigi la enigmon kontraŭ mia onklo. La sonĝ-rakontoj kaj  ĵurnaleroj, kiujn kolektis la profesoro, estis ja forta konfirmo; sed la raciismo de mia menso menso kaj la ekstravaganco de la tuta temo gvidis min al, a l, mi pensis, la plej raciaj konkludoj. Do, post kiam mi funde restudis la manuskripton kaj organizis la teozofiajn kaj antropologiajn notojn kun la kultan rakonton de LEGRASSE, mi vojaĝis al Providenco por vidi la skulptison kaj doni al li la riproĉon, kiun mi kredis ke li indis pro lia tiel malhonta trudo al klera kaj aĝa viro. VILKOKS ankoraŭ vivis sole en la Liliflora Konstruaĵo ĉe Tomas Strato, malbelega Viktoriana imitaĵo de arkitekturo bretona de la deksepa jarcento kiu pavas sian stukitan fronton meze de la belaj koloniaj domoj sur la malnova monteto, kaj sub la ombro de la plej bela Geogra spajro en Usono. Mi trovis lin laboranta en siaj ĉambroj kaj tuj konsentis de la disaj specimenoj ke lia genieco estas profunda kaj vera. Li iam, mi kredas, estos konata kiel unu el la grandaj sibaritoj; ĉar li solidigis per argilo kaj iam solidigos per marmoro tiajn koŝmarojn kaj fantaziojn, kiajn Artur MACHEN priskribas proze, kaj Klark Aŝton SMITH videbligas per versaĵo kaj pentraĵo. Malpala, malforta, kaj iom malkombita aspekte, li turniĝis langvore kiam mi frapis kaj demandis al mi mian okupon nestariĝante. Kiam mi diris al li kiu mi estas, li montris iom da intereson; ĉar mia onklo ekscitis lian scivolon per pridemandado pri liaj strangaj sonĝoj, sed neniam klarigis la kialon de la studo. Mi ne pligrandigis lian scion pri ĉi tio, sed mi provis iomete subtile ellogi lin. Post iomete, mi konvinkiĝis pri lia tuta sincereco, ĉar li parolis pri siaj sonĝoj laŭ maniero, kiun neniu povus malkompreni. Ili kaj ilia subkonscia restaĵo influis lian arton funde, kaj li montris al mi mortan statuon, kies konturoj preskaŭ tremigis min pro la potenco de ĝia negra sugesto. Li ne povis memori, ke li iam ajn vidis la originalan aĵon krom en sia sonĝa bareliefo, sed la konturoj sin formis sensence sub liaj manoj. Estis, sendube, la formego, pri kiu li parolis delire. Ke li ja nenion sciis pri la kaŝita kulto, krom kion la senfina pridemandado de mia onklo senintence diris, li baldaŭ klarigis; kaj denove mi penis pensi pri iel, kiel li eble akiris la strangajn impresojn.

 

Li parolis en siaj sonĝoj per strange poezia maniero, vidiganta al mi terure klare la malsekan ciklopan urbon de ŝlima verda ŝtono - kies geometrio, li kurioze diris, estis tute malĝusta malĝusta  - kaj aŭdiganta al mi kun tima atendo la senĉesa, duone mensa vokado el sub la tero: “Ĥtulho “Ĥtulho fhtagn,” fhtagn,” ““Ĥtulho Ĥtulho fhtagn.” fhtagn.” Ĉi tiuj vortoj formis parton de tiu terurinda rito, kiu diris pri la sonĝ-atendado de morta Ĥtulho en sia ŝtona kripto ĉe R’ljeh, kaj mi sentis min funde sentigata malgraŭ miaj raciaj kredoj. VILKOKS, mi certis, aŭdis pri la kulto en ia kaŭza maniero, kaj baldaŭ forgesis ĝin meze de la amaso de liaj egale bizaraj legoj kaj imagoj. Poste, pro sia ega premo, ĝi esprimis sin per liaj sonĝoj, per la bareliefo, kaj per la terurinda statuo, kiun mi nun vidis; do lia trudo al mia onklo estis ja senintenca. La junulo estis ia, samtempe afekteta kaj malĝentileta, kian mi neniam povus ŝati, sed mi nun sufiĉe volonte agnoskis ambaŭ lian genion kaj lian honseton. Mi lasis lin afable kaj deziras al li ĉiom da sukceso, kiom lia lerteco promesas. La afero de la kulto ankoraŭ restis por fascini min, kaj iam mi havis viziojn pri persona famo de esploradoj en ĝiaj deveno kaj interligoj. Mi vizitis Nov-Orleanon, parolis kun LEGRASSE kaj aliaj de tiu malnova atakularo, vidis la timinda bildon, kaj eĉ pridemandis tiom da la miksrasaj kaptitoj, kiom ankoraŭ vivadis. Maljuna Kastro, malbonŝance, jam estis morta dum iom da jaroj. Kion mi nun mem aŭdis tiel vive, kvankam ĝi ja estis ne pli ol detala konfirmo de tiu, kion mia onklo skribs, ekcitis min denove; ĉar mi sentis certa ke mi estis sur la vojo al tre vera, tre sekreta, kaj tre malnova religio, kies altrovo famigus min inter antropologiistoj. Mia pensmaniero ankoraŭ estis tute materiisma, kiel mi deziras ke ĝi ankoraŭ estu, estu, kaj mi ignoris nekompreneble la koincidon de la sonĝ-notoj kaj la strangaj ĵurnaleroj, kiujn kolektis Profesoro  ANGELL. Unu aferon mi eksuspektis, kaj kion mi nun timas ke mi scias scias,, estas ke la morto de mia onklo estis tute ne natura. Li falis sur mallarĝa monteta vojo de malnova akvobordo kie svarmis fremdaj miksrasuloj, post senatenta puŝo de nigra ŝipisto. Mi ne forgesis la miksrasajn kaj marajn interesojn de la kultanoj en Luiziano, kaj min ne surprizus lerni pri sekretaj metodoj kaj venenaj akraĵoj kaj tiel prae konata, kiel la kriptaj ritoj kaj kredoj. LEGRASSE kaj liaj policistoj ja permesiĝis vivi; sed en Norvegujo, ŝipisto, kiu ion vidis, estas mortigita. Ĉu ne eble la pli fundaj demandoj de mia onklo post kiam li renkontis la datumon de la skulptisto venis al malbenaj oreloj? Mi kredas ke Profesoro ANGELL mortis ĉar li verŝajne lernus tro multan. Se mi mortos kiel li mortis, restas vidota, ĉar nun mi jam lernis multon.   III. La Frenezeco de la Maro   Se ĉielo iam ajn deziras donaci al mi benon, ĝi estus tuta forviŝo de la rezulton de hazardo, kiu fiksis mian okulon sur iu papereto. Estis nenio, kion mi kutime trovs dum mia ĉiutaga rutino, ĉar estis malnova artikolo de Aŭstralia Aŭ stralia ĵurnalo, la Sidneja Bulteno de Bulteno de la 18a de aprilo, 1925. Ĝi evitis eĉ la tondintaron kiu, dum la tempo de ĝia eldono, avide kolektis aĵojn pro la esplorado de mia onklo. Mi preskaŭ tute ĉesis mian demandadon pri p ri tio, kion Profesoro ANGELL nomis la “Ĥtulho Kulto”, kaj mi vizitis kleran amikon en Patersono, Nov-Ĵerzejo; la intendanto de loka muzeo kaj grava mineralogo. Dum mi rimarkis je iu tago la specimenojn hazarde metitajn sur la bretaro en malantaŭa ĉambro de la muzeo, min atentigis pri kurioza bildo en unu el la malnovaj paperoj dismetitaj sub la ŝtonoj. Estis la Sidneja Bulteno, Bulteno, kiun mi menciis, ĉar mia amiko havas multjan da kontaktojn en ĉiu ebla fremda lando; kaj la bildo estis kliŝo de malbelega ŝtona idolo

 

preskaŭ tutse ame kiel tiu, kiun trovis LEGRASSE en la marĉo.  Avide formetinte la surhavon de la papero, mi legis ĝin detale; kaj mi desapontiĝis kiam mi ekvidis ke ĝi estis nur mezlonga. Kion ĝi sugestis, tamen, estis gravega al mia bagateliĝanta serĉado; kaj mi zorge ĝin prenis por tuja ago. Ĝi diris jene:   NEKONATA SENHEJMULO TROVITA ĈE MARO  Atenta Alvenas Trenanta Senhelpan Armitan Armitan Nov-Zelandan Jakton. Unu Travivanto Kaj Mortulo Trovitaj Sur La Ŝipo. Rakonto Pri Senespera Batalo Kaj Mortoj Ĉe Maro. Savita Ŝipisto Malkonsentas Diri  Detalojn Pri Sia Stranga Sperto. Kurioza Idolo Troviĝis Ĉe Li. Predemando Sekvos.   La kargboato, Atenta kargboato, Atenta,, de la Firmao Morrison, vojaĝinta el Valparaiso, alvenis ĉi-matene al sia elŝipejo en Darling Haveno, treninta la batalitan kaj invalidan sed tre armitan vaporjakton Vigla Vigla de  de Dunedin, Nov-Zelando, kiun ĝi ekvidis je la 12a de aprilo ĉe suda latitudo 34° 21’, okcidenta longitudo 152° 17’ kun unu vivanta kaj unu morta homo surŝipo. La Atenta La Atenta foriris  foriris de Valparaiso je la 25a de marto, kaj je la 2a de aprilo estis pelata tre suden de sia vojo per tre fortaj ŝtormoj kaj egaj ondoj. Je la 12a de aprilo la senhejumlon ĝi vidis; kaj, kvankam ŝajne malplena, ekvidis, post kiam oni enŝipiĝis, unu vivanton duone delirian kaj unu viro, kiu ŝajne estis mortita dum pli ol semajno. La vivanto tenis terurindan ŝtonan idolon de nekonata deveno, ĉirkaŭ triono de metro estas ĝia alto, pri kies naturo la kleruloj ĉe Sidneja Universitato, la Reĝa Societo, kaj la Muzeo ĉe College Strato ĉiuj konfesis tutan konfuzon, kaj kiun la vivanto diris ke li trovis en la kajuto de la jakto, en kutime farita altareto. Ĉi tiu viro, post kiam li retrovis racion, rakontis ra kontis strangegan rakonton pri piratado kaj buĉado. Li estas Gustaf Johansen, norvego iom inteligenta, kaj estis dua maato de la dumasta skuno Emma  de Aŭklando, kiu velis al Callao je la 20a de februaro Emma de kun ŝipanaro de 11 viroj. La Emma Emma,, li diris, estis malfruigata kaj forĵetita tre suden de sia vojo per la tempesto je la 1a de marto, kaj je la 22a de marto, ĉe suda latitudo 49° 51', okcidenta longitudo 128° 34', renkontis la Atenta la Atenta,, virekipita de kurioza kaj malbonaspekta ŝipanaro kanaka kaj miksrasa. Antaŭe ordonite forturni, kapitano KOLLINS malkonsentis; tiam la stranga ŝipanaro ekpafis sovaĝe kaj senaverto kontraŭ la skuno per forta baterio de latuna pafilego. La ŝipanaro de la Emma Emma ja  ja batalis, diris la vivanto, kaj kvankam la skuno eksubakviĝis pro pafoj sub la akvo, ili sukcese movis sin apud sian malamikon kaj surŝipiĝis ĝin, batalinta kontraŭ la sovaĝa ŝipanaro sur la jakto, kaj estinta devigata mortigi ilin ĉiujn, la nombro estinta iomete pli, pro ilia ja aĉa kaj malespera, kvankam malgracia, batalmaniero. Tri el la viroj de la Emma Emma,, kune kun kapitano KOLLINS kaj unua maato GREEN, mortis; kaj la vivantaj ok kun dua maato JOHANSEN tiam eknavigis per la kaptita jakto, pluiranta laŭ ilia unua direkto por ekscii se kialo pri la ordono deturni ekzistis. La sekva tago, ŝajne, ili albordiĝis en insuleto, malgraŭ ke oni ne scias ke iu ajn ekzistas en tiu

 

parto de la maro; kaj ses el la viroj iel mortis surborda, sed JOHANSEN estas strange sindetenema pri ĉi tiu parto de sia rakonto, kaj diras nur ke ili falis en ŝtonan truegon. Poste, ŝajne, li kaj unu kunulo enŝipiĝis en la jakto kaj provis manipuli ĝin, sed ilin batis la ŝtormo de la 2a de aprilo. De tiam ĝis lia saviĝo je la 12a la viro ne memoras multon, kaj li eĉ ne memoras kiam mortis Viljam BRIDEN, lia kunulo. La morto de BRIDEN ne havis videblan kaŭzon, kaj probable estis pro ekscitĝo aŭ malŝirmo. Telegrafoj de Dunedin diras ke la Atenta la Atenta estis  estis tre konata tie kiel insula negocisto, kaj havis malbonegan famon ĉe la marbordo. Ĝin posedis stranga miksraularo, kies oftaj kunvenoj kaj noktaj vojaĝoj en la arbaro ja instigis scivolemon; kaj ĝi ekvelis rapide post la ŝtormo kaj tertremoj de la 1a de marto. Nia korespondanto diras ke la Emma Emma kaj  kaj ĝia ŝipanaro havas bonegan famon kaj ke JOHANSEN estas sobra kaj inda viro. La ŝiparestroj komencos demandadon pri la tuta afero ekde morgaŭ, kiam oni forte penegos inklinigi lin, ke li parolu pli malkaŝe ol li parolis ĝis nun.   Ĉio ĉi estis, kune kun la inferna bildo, sed kian idearon ĝi donis al mia menso! Jen estis novaj informaroj pri la Ĥtulho Kulto, kaj indikaĵo ke ĝi havis strangajn interesojn ĉe la maro krom sur la tero. Kia motivo sugestis al la miksrasa ŝipanaro ke ili ordonu ke la Emma Emma deturnu  deturnu dum ili velis kun sia abomena idolo? Kio estis la nekonata insulo sur kiu ses el la viroj mortis kaj pri kiu la maato JOHANSEN estis tiel sekretema? Kion trovis la demandaro de la ŝiparestroj, kaj kion sciis pri la noca kulto en Dunedin? Kaj plej mirinda, kia profunda kaj eksternatura ligo de datoj estis ĉi tio, kio donis malbonan kaj nun kredendan gravecon koncerne la okazaĵojn, kiujn tiel zorge notis mia onklo? Je la 1a de marto - por ni je la 28a de februaro, laŭ la internacia datlinio - la tertremo kaj ŝtormo ekvenis. De Dunedin la Atenta la  Atenta kaj  kaj ĝia laŭta ŝipanaro ekiris avide antaŭen, kvazaŭ vokata de reĝo, kaj ĉe la alia flanko de la tero poetoj kaj artistoj eksonĝis pri stranga, malseka ciklopa urbo dum juna skulptisto skulptis sonĝante la formon de terurinda Ĥtulho. Je la 23a de marto, la ŝipanaro de la Emma Emma surteriĝis  surteriĝis sur nekonata insulo kaj lasis ses virojn mortitaj; kaj je tiu dato la sonĝoj de sentemuloj iĝis pli vivplenaj kaj mallumaj pro teruro de la malbona persekutado de monstrego, dum arkitekturisto freneziĝis kaj skulptisto ekdeliris. Kaj kio pri la ŝtormo de la 2a de aprilo - la dato kiam ĉesis ĉiuj la sonĝoj pri la malseka urbo kaj VILKOKS ekresaniĝis de sia strangega febro? Kio pri ĉio ĉi - kaj pri tiuj aludoj de maljuna Kastro pri la subakvaj, stel-naskitaj Olduloj kaj ilia venonta regado; ilia fidela kulto kaj ilia mastreco pri soĝnoj ? Ĉu mi alproksimĝis al kosmaj teruroj, kiajn homo ne povas elporti? Se jes, ili certe estas teruroj de nur la menso, ĉar iel la dua de aprilo haltigis kiun ajn monstran minacon, kiu eksieĝis la animon de homaro. Tiu vespero, post tago plena de hasta vokado kaj organizado, mi adiaŭis mian gastiginton kaj iris per trajno al San-Francisko. Post malpli ol monato, mi estis ĉe Dunedin; kie, tamen, mi eksciis ke tiuj, kiuj restis en la malnovaj drinkejoj apud la maro, ne multon sciis pri la strangaj kultanoj,. Apudmaraj aĉuloj estis tro oftaj por mencii speciale; sed estis malklara parolo pri unu vojaĝo, kiun faris tiuj miksrasuloj, dum kiu oni rimarkis malproksiman tamburadon kaj ruĝan flamon sur la malproksimaj montetoj. En Aŭklando, mi lernis ke JOHANSEN revenis, lia flava hararo blankiĝita, blankiĝita, post mallonga kaj nekonkludiga demandaro ĉe Sidnejo, kaj poste vendis sian vilaon ĉe Okcidenta Strato kaj velis kun sia edzino al sia malnova hejmo en Oslo. Pri sia interesinda sperto li diris al siaj amikoj ne pli ol li diris al la ŝiparestroj, kaj ili povis nur doni al mi

 

lia adreso en Oslo. Post tio, mi iris al Sidnejo kaj parolis senutile kun ŝipanoj kaj la ŝiparestroj. Mi vidis la  Atentan,, nun vendita kaj uzata negoce, ĉe Ronda Kajo en Sidneja Kreko, sed akiris nenion de  Atentan ĝia sendira maso. La kaŭranta bildo bild o kun sia sepia kapo, draka korpo, krustaj flugiloj, kaj hieroglifita piedestalo, estis konservata en la Muzeo ĉe Hyde Park; kaj mi ĝin studadis funde, trovinte ĝin aĵo de malbene lerta bonkvalito, kaj kun la sama tuta enigmo, terura praeco, kaj ekstertera strangeco de materialo, kiujn mi rimarkis en la pli mallarga spceimeno de LEGRASSE. Geologiistoj, diris la intendanto, trovis ĝin enigmega; ĉar ili ĵuris ke la mondo enhavas nenian ŝtonon kiel tiun. Tiam mi ekpensis tremante pri tio, kion diris maljuna Kastro al LEGRASSE pri la sovaĝaj Granduloj: “Ili mem ja venis de la steloj kaj kunportis Siajn bildojn kun Si.” Skuata pro tia mensa klarigo, kian mi neniam antaŭe konis, mi nun decidis viziti maaton JOHANSEN ĉe Oslo. Velinte al Londono, mi reekveturis tuj al la Norveguja ĉefurbo; kaj je iu aŭtuna tago surteriĝis ĉe la elŝipejoj sub la ombro de la Egeberg. La adreso de JOHANSEN, mi eksciis, estis ĉe la Malnova Urbeto de Reĝo Harold HAARDRADA, kiu vivadigis la nomon de Oslo dum la centjaroj kiam la pli granda urbo sin maskis per la nomo “Kristiana.” Mi vojaĝetis per taksio kaj frapis, dum mia koro bategis, je la pordo de orda kaj malnova konstruaĵo kun stukita fronto. Malfeliĉa virino vestita en nigro alvenis al la pordo, kaj mi ekelreviĝis kiam ŝi diris per hezitema angla ke Gustaf JOHANSEN ne plu vivas. Li ne travivis sian revenon, diris sia edzino, ĉar la okazaĵoj ĉe la maro dum 1925 lin rompis. Li ne diris al ŝi pli ol li diris al la publiko, sed li lasis longan manuskripton - de “teĥnikaj aferoj” li diris - skribita angle, verŝajne por protekti ŝin kontraŭ la danĝero de hazarda lego. Dum promenado tra mallarĝa strateto proksime al la doko ĉe Gotenburg, fasko de paperoj falinta el subtegmenta fenstro faligis lin. Du ŝipistoj Laskaraj tuj starigis lin, sed antaŭ ol la ambulanco povis atingi lin, li estis mortita. Doktoroj trovis sufiĉan kaŭzon por la morto, kaj diris ke ĝi estas pro kora problemo kaj malforteco. Mi eksentis interne tiun malluman teruron, kiu neniam forlasos min ĝis mi, ankaŭ, estos morta; “senintence” aŭ ne. Persvandinte la vidvinon ke mia ligo al la “teĥnikaj aferoj” de ŝia edzo estis sufiĉa por rajtigi min akiri la manuskripton, mi portis la dokumenton for kaj eklegis ĝin sur la Londona ŝipo. Estis simpla, vagema aĵo - provo de naiva ŝipisto skribi taglibron post la okazo - kaj provis memori ĉiun tagon de tiu lasta malbonega vojaĝo. Mi ne povas eĉ provi transkribi ĝin laŭvorte, ĝia tuta malklareco kaj redundeco, re dundeco, sed mi diros la esenco sufiĉe por montri kial la sono de la akvo ĉe la flankoj de la ŝipo iĝis tiel netolerebla al mi, ke mi ŝtopis miajn orelojn per kotono. JOHANSEN, danke al Dio, ne sciis ĉion, kvankam li vidis la urbon kaj la Ulon, sed mi neniam denove dormos trankvile kiam mi pensas pri la teruraĵoj, kiuj restas senĉese malantaŭ vivo en tempo kaj spaco, kaj pri tiuj malsanktaj blasfemaĵoj de malnovaj steloj, kiuj sonĝas sub la maro, konata kaj ŝatata de koŝmara kulto preta kaj avida por liberigi ilin al la mondo kiam ajn alia tertremo movos ilian grandan ŝtonan urbon denove al la suno kaj aero. La vojaĝo de JOHANSEN komencis kiel li diris al la ŝiparestroj. La Emma Emma,, kun balasto, foriris de Aŭklando je la 20a de februaro, kaj eksentis la tutan potencon de la tertremo-devenita tempesto, kiu verŝajne levigis el la mar-fundo la teruraĵojn, kiuj plenigas la sonĝojn de homoj. Denove regita, la ŝipo bone pluiris ĝis haltigis ĝin la Atenta la Atenta je  je la 22a de marto, kaj mi povis senti la bedaŭron de la maato dum li skribis pri la batado kaj subakviĝo. Pri la kultaĉanoj sur la Atenta la  Atenta  

 

li skribis teruregite. Ili havis ian ja abomenan kvaliton, ke ilia detruo ŝajnis preskaŭ devo, kaj JOHANSEN montris inteligentan miron pri la akuzo de malkompato, pri kiu oni akuzis lian ŝipanaron dum la faroj de la tribunalo de demandaro. Tiam, pluirigita per scivolo en sia kaptita  jakto, komandita de JOHANSEN, JOHANSEN, la viroj vidis ŝtonan kkolongegon, olongegon, kiu leviĝis el la maro, kaj ĉe suda latitudo 47° 9’, okcidenta longitudo 126° 43', ektrovis marbordon de miksita koto, ŝlimo, kaj ciklopa masonaĵo, kiu povas esti nur la palpebla materio de la plej granda teruro de la mondo la koŝmara kadavro-urbo de R’ljeh, kiun konstruis dum sennombraj epokoj malantaŭ historio la egaj, malamindaj formoj, kiuj gutis malsupren el la mallumaj steloj. T Tie ie kuŝis granda Ĥtulho kaj ĝiaj hordoj, kaŝitaj en verdaj, ŝlimaj tomboj, kaj elsendintaj finfine, post nekalkuleblaj epokoj, la pensojn, kiuj disvastigis timon al la sonĝoj de la sentemaj kaj alvokis reĝe la fidelajn, ke ili venu fari pilgrimadon de liberado kaj restaŭrado. Ĉion ĉi JOHANSEN ne suspektis, sed Dio scias ke li baldaŭ vidis sufiĉe. Mi supozas ke nur unu monto, la malbelega monolit-kronata citadelo sur kiu oni enterigis grandan Ĥtuhlon, vere leviĝis el la akvo. Kiam mi ekpensas pri la amplekso  de ĉio, kio eble amplekso de kovas sub tie, mi preskaŭ volas mortigi min tuj. JOHANSEN kaj liaj kunuloj miris pri la kosma majesto de tiu malseka Babilono de aĝaj dajmonoj, kaj verŝajne divenis sen gvidado, ke ĝi estis nenio de ĉi tiu aŭ iu ajn mense sana planedo. Miron pri la nekredebla grandeco de la verdaj ŝtonoj, pri la kapturna alto de la granda tajlita monolito, kaj pri la konsterna identeco de la kolosaj statuoj kaj bareliefoj kun la kurioza imago trovita en la relikvujo ĉe la Atenta la Atenta,, oni povas klare vidi en ĉiu linio de la timoplena priskribo de la maato. Kvankam li ne konis futurismon, JOHANSEN efektivigis ion tre simila al ĝi kiam li priskribis la urbon; ĉar anstataŭ priskribi ian ajn specifan konstruaĵon, li skribadas pri impresegoj de vastaj anguloj kaj ŝtonaj surfacoj - surfacoj tiel grandaj, ke ili certe ne apartenas al io ajn ĝusta en ĉi tiu tero, kaj malpiaj kun teruraj bildoj kaj hieroglifoj. Mi mencias la skribon pri anguloj   ĉar ĝi sugestas ion, kion diris al mi VILKOKS pri siaj malbonegaj sonĝoj. Li diris ke la geometrio geometrio   de la sonĝ-lando estis nenormala, neeŭklida, kaj malaminde aspektis kiel globoj kaj dimensioj apartaj de la nia. Nun malklera ŝipisto sentis same dum rigardante la teruran efektivaĵon. JOHANSEN kun siaj kunanoj surteriĝis ĉe dekliva kota bordo sur ĉi tiu monstra akropolo, kaj grimpis glitante supren, super titanaj ŝlimaj blokoj kiuj povis esti nenia mortema ŝtuparo. Eĉ la suno en la ĉielo ŝajnis misformata kiam spektata tra la polariza miasmo, kiu elfluis el ĉi tiu mar-trempita perversaĵo, kaj distordata minaco kaj suspenso sin kaŝis tremige en tiuj freneze nekapteblaj anguloj de tajlita ŝtono, kie dua rigardeto montris konkavecon post la unua montris konveksecon. Ion tre simila je timo eksentis ĉiuj la esplorintoj antaŭ ol ion ajn pli specifan ol ŝtonon kaj ŝlimon kaj fiherbon vidis. Ĉiu forkurintus se li ne timis la mokado de la aliaj, kaj nur senentuziasme ili serĉis - vane, kiel ĝin demonstris - ian porteblan memoraĵon, kiun ili povas forporti. Estis Rodrigo la portugalo kiu grimpis super la bazo de la monolito kaj kriis pri kion li trovis. La certeraj lin sekvis, kaj rigardis scivole al la grandega tajlita pordo kun la nun konata kalmar-draka bareliefo. Estis, laŭ JOHANSEN, kiel granda garbej-pordo; kaj ili ĉiuj kredis ke estis pordo pro la ornamitaj lintelo, sojlo, kaj framflankoj ĉirkaŭ ĝi, sed ili ne povis decidi se ĝi kuŝis horizontale, kiel klappordo, aŭ deklive, kiel ekstera kelpordo. Kiel VILKOKS dirus, la geometrio estis tute malĝusta. Oni ne povis certiĝi ke la maro kaj la tero estis horizontalaj, tial la relativa pozicio de ĉio alia ŝajnis ege variema.

 

BRIDEN puŝis la ŝtonon en kelkaj lokoj sen rezulto. Poste DONOVAN palpis delikate la randon, premanta ĉiun lokon aparte dum li iris. Li grimpis senfine laŭlonge de la malbelega ŝtona modluro - aŭ oni dirus grimpinta se la aĵo ne estis fakte horizontala - kaj la viroj miris, ke iu ajn pordo en la universo povas esti tiel vasta. Tiam, malforte kaj malrapide, la akre-granda panelo ekfalis ene ĉe la supro; kaj ili vidis ke ekvilibris. DONOVAN glitis aŭ iel sin puŝis malsupren aŭ laŭlonge de la framflanko kaj rekuniĝis kun siaj kunanoj, kaj ĉiuj spektis la bizaran formovadon de la monstre tajlita portalo. En ĉi tiu revo de prisma misformo ĝi movis anomalie diagonalen, tiel ke ĉiujn la regulojn de materio kaj perspektivo renversis. La aperturo estis nigra kun mallumo preskaŭ materia. Tiu malheleco estis ja bona kvalito;; ĉar ĝi kaŝis tiuj partoj de la enaj muroj, kiuj, sen ĝi, estus malkaŝitaj, kaj fakte eksplodis kvalito antaŭen el ĝia eonoj-daŭrinta senlibereco, videble mallumigante la sunon dum ĝi ŝtelvagis foren en la malŝvelata kaj ĝiba ĉielo per disfaldantaj membranaj flugiloj. La odoro elleviĝanta el la nove malfermita profundaĵo estis netolerebla, kaj post iam, la aŭskultema HAWKINS pensis ke li aŭdis verŝaĉan sonon tie. Ĉiu aŭskultis, kaj ĉiu ankoraŭ askultis kiam Ĝi trudis salivumante en videblecon kaj palpante premis sian gelatenan verdan grandecon tra la nigra pordaperturo al la malbona ekstera aero de tiu venenurbo de frenezeco. La skribmaniero de kompatinda JOHANSEN preskaŭ paneis kiam li skribis pri ĉi tio. De la ses viroj kiuj neniam atingis la ŝipon, li pensas ke du pereis per pura teruro dum tiu malbena momento. La Aĵo ne povas esti priskribata - estas neniaj vortjoj por tiaj abismoj de krieganta kaj nememorebla frenezeco, tiaj nenaturaj kontraŭaĵoj de ĉia materio, forto, kaj kosma ordo. Monto marŝis aŭ stumblis. Dio! Kiu miro ke trans la mondo granda arkitekto ekfreneziĝis kaj kompatinda VILKOKS deliris per febro en tiu telepatia momento? La Aĵo de la idoloj, la verda, adhera stelido, vekis pretendi sian propraĵon. La steloj denove ĝustis, kaj kion aĝa kulto malsukcesis fari intence, naiva ŝipanaro faris senintence. Post dekiliardoj, granda Ĥtulho denove liberiĝis, kaj predanta ekstazon. Tri virojn kaptis la molaĉaj krifoj antaŭ ol iu ajn turnis. Dio ripozigu ilin, se ekzistas ia ajn ripozo en la universo. Ili estis DONOVAN, GUERRERA, kaj ÅNGSTROM. PARKER glitis dum la aliaj tri iris freneze sur senfinaj amasoj de aĉiĝita ŝtono al la boato, kaj JOHANSEN ĵuras ke lin glutis angulo de masonaĵo, kiu ne devis esti tie; angulo, kiu estis akuta, sed agis kvazaŭ obtuza. Do nur BRIDEN kaj JOHANSEN atingis la boaton, kaj tiris malespere al la Atenta la  Atenta dum  dum la monta monstro klakis sur la ŝlimaj ŝtonoj kaj hezitis baraktante ĉe la marbordo. Vaporon oni ne lasis disiĝi tute, malgraŭ la foriro de ĉiu al la tero; kaj estis pro nur kelkaj minutoj da febra kurado supren kaj malsupren inter stirilo kaj motoro por irigi la Atentan la  Atentan.. Malrapide, inter la distorditaj teruroj de tiu nepriskriblejo, ĝi ekkirlis la mortigajn akvojn; a kvojn; dum ĉe la masonaĵo de tiu fia marbordo, kiu estis ne de tero, la titana Aĵo de la steloj bavis kaj galimatis kiel Polifemo malbenanta la fuĝantan ŝipon de Odiseo. Tiam, pli kuraĝa ol la rakonta ciklopo, granda Ĥtulho glitis grase en la akvon kaj ekĉasis kun vastaj, ondigaj movoj de kosma potenco. BRIDEN rigardis malantaŭen kaj ekfreneziĝis, ridanta akretone dum li ridadis de tempo al tempo ĝis morto lin trovis je iu nokto en la kajuto dum JOHANSEN vagis delirie. Sed JOHANSEN ankoraŭ ne laciĝis. Sciante ke la Aĵo povus certe atingi la Atentan la Atentan ĝis  ĝis vaporo tute pleniĝus, li decidis senesperan ŝancon; kaj, agordante la motoron por plena rapideco, kuris fulme sur la ferdeko kaj malantaŭigis la stirilon. Estis fortaj akvokirloj kaj ŝaŭmo en la noca marakvo, kaj dum la vaporo leviĝis pli kaj pli alten la kuraĝa Norvego irigis sian ŝipon rekte kontraŭ la ĉasanta gelatenulo, kiu leviĝis super la malpura ŝaŭmo kiel la pobo de demona

 

ŝipego. La malbonega kalmar-kapo kun la tentakloj altiĝis preskaŭ al la busprito de la jakto, sed JOHANSEN pluiradis senĉese. Estis krevo kiel eksplodanta veziko, ŝlima malpuraĵo kiel de klivita molao-fiŝo, fetoro kvazaŭ de mil malfermitaj tomboj, kaj sono, kiu la skribinto ne metus sur paperon. Dum momento, la ŝipon malagrabligis akrodora kaj blindiganta verda nubo, kaj poste estis nur venena bolado poben; kie - Dio en ĉielo! - la disigita plasteco de tiu sennoma ĉielido nebule rekuniĝis al sia malaminda originala formo, dum ĝia distanco pliiĝis je ĉiu sekundo kiam la Atenta la Atenta akiris  akiris impeton de sia pliiĝanta vaporo. Tio estis ĉio. Post tio, JOHANSEN nur cerbumis pri la idolo en la kajuto kaj atentis iomete manĝaĵon por si kaj la ridadanta frenezulo apud li. Li ne penis navigacii post la unua kuraĝa fuĝo, ĉar la reago elprenis ion el lia animo. Tiam venis la ŝtormo de la 2a de aprilo, kaj kuniĝo de la nebuloj ĉirkaŭ lia konscio. Estas senco de fantoma kirlado tra likvaj golfoj de senfineco, de kapturnaj vojaĝoj tra kapturnaj kosmoj sur strio de kometo, kaj de frenezaj plonĝoj el la truego al la luno kaj de la luno denove al la truego, ĉiuj vivigitaj de laŭtegaj ĥoroj de la strangaj, frenezaj malnovaj dioj kaj la verdaj koboldoj de Tartaro kun flugiloj kiel desmodoj. El tiu revo venis saviĝo - la Vigla Vigla,, la ŝiparestroj, la stratoj de Dunedin, kaj la longa vojaĝo rehejmen al la malnova domo apud la Egeberg. Li ne povis rakonti - ili kredus ke li frenezas. Li skribus pri kion li sciis antaŭ morto venis, sed lia edzino devas ne diveni. Morto estus beno nur se ĝi povus forbloki la memorojn. Tio estis la dokumento, kiun mi legis, kaj nun mi metis ĝin en la stanan skatolon kune kun la bareliefon kaj la paperojn de Profesoro ANGELL. Kun ĝi mi metos ĉi tiun rakonton mian ĉi tiun provon de mia mensa sano, en kiu kuniĝis tio, kiun mi esperas oni neniam denove kunigos. Mi rigardis ĉion, kion havas la universo terurinda, kaj eĉ la ĉieloj printempaj kaj la floroj someraj eterne poste estu venenaj al mi. Sed mi ne kredas ke mia vivo longe daŭros. Kiel mortis mia onklo kaj kompatinda JOHANSEN, tiel ankaŭ mortos mi. Mi tro multe scias, kaj la kulto ankoraŭ vivas. Ĥtuhlo ankaŭ vivas, mi supozas, en tiu truego de ŝtono, kiu lin ŝirmis ekde la suno estis  juna. Lia malbena urbo renove subakviĝis, ĉar la Vigla Vigla velis  velis sur la loko post la aprila ŝtormo; sed liaj pastroj sur tero ankoraŭ a nkoraŭ krias kaj dancas kaj mortigas ĉirkaŭ idol-superataj monolitoj en izolitaj lokoj. Li certe estis kaptita de la subakviĝo dum en lia nigra abismo, aŭ la mondo nun krius pro timego kaj frenezo. Kiu konas la finon? Kio leviĝis eble malleviĝos, kaj kio malleviĝos eble leviĝos. Malamindeco atendas kaj sonĝas en la profundaĵo, kaj dekadenco disvastiĝas super la falemaj urboj de homaro. Tempo venos - sed mi ne devas kaj ne povas pripensi! Mi preĝu ke, se mi ne vivos pli longe ol ĉi tiu manskripto, miaj ekzekuciistoj prioritatigu zorgon antaŭ ol aŭdacon kaj certigu ke ĝin rigardas neniu alia okulo.

View more...

Comments

Copyright ©2017 KUPDF Inc.
SUPPORT KUPDF